"Beatle-manio" - la furoro pri la muzikbandoThe Beatles - estas termino, kiu referencas al sociologia fenomeno konata kiel "masa psikozo", kiu afliktis Brition, Usonon kaj la ceteron de la mondo meze de la sesdekaj jaroj, en ĉio rilata al la Beatles, precipe inter adoleskulinoj. Beatle-manio estis karakterizita per histerio koncerne ĉion rilate al la grupanoj, ĉu imitante iliajn hararanĝojn kaj vestaĵojn, laŭtajn kriegojn ĉe koncertoj kaj renkontiĝoj de adorantoj ĉe la lokoj kie la grupanoj alvenis (ekzemple, flughavenoj kaj hoteloj).